Home
entries friends calendar user info Previous Previous Next Next
favorvento - Зрительная реклама для Esperanto-movado.

Advertisement

favorvento
[info]favorvento
Add to Memories
Tell a Friend
Зрительная реклама для Esperanto-movado.

       Vida reklamo por Esperanto-movado. 

 

  Verki la artikolon instigis min multaj mesaĝoj, kiujn mi ricevis el diversaj landoj post bona

decido de UEA-prezidanto (d-ro) Renato Corsetti, montri al ĉiuj en interreto miajn opiniojn

kaj vidpunktojn rilate la vidan reklamon en la nuntempa Esperanto-movado.

  Multaj esperantistoj en siaj mesaĝoj esprimis al mi samajn opiniojn, ke por la movado

mankas vida reklamo. Estis ankaǔ mesaĝoj kun diversaj demandoj kaj petoj pli detale klarigi

diversajn vidreklamajn rimedojn. Ĉar la temo estas por la multaj tre atentinda, mi decidis

prezenti miajn vidpunktojn pli klare, pli detale per artikolo.

  En la artikolo mi tuŝas nur la vidajn reklamaĵojn, ĉar la temo estas por mi pli konata ol la

temo pri la aliaj reklamoj pro mia profesia laboro.

  Diri, ke por propagandi lingvon Esperanton mankas vida reklamo ne estas io neordinara, por

la movado bedaǔrinde mankas ankaǔ multaj la aliaj gravaj aferoj. Gravas kompreni, kiel eblas

solvi la problemojn?

 

       Iomete pri vida reklamo.

 

  El ĉiuj reklamoj, fakuloj nomas la vidan kiel la plej rapide aga, la plej bone ekmemorebla,

la plej diversforma. Ankaǔ ĝi plifortigas tekstan reklamon, kreante por leganto la necesan

humoron kaj akcentante la plej gravajn pensojn. Al neprofesiuloj ŝanas, ke allogo, belo, sufiĉas por reklama bildo, sed pentristoj-reklamistoj, krom tio, scipovas uzi la specialajn aspektrimedojn. Laǔesence, en bonfarita reklama bildo ne estas senbezonaj detaloj, ĉio laboras por la celo. Reklamaj bildoj preskaǔ ĉiam ne povas agi sen iu teksto, kiu, tamen, estas malamiko por ili. Pro tio oni ĉiam impetas kiel eble pli malmultigi la frazojn kaj la vortojn. Kompreneble,

ekzistas apartaj esceptoj, ekzemple, kiam literoj aǔ vortoj mem estas bildformaj.  Ĉi tie, estimataj legantoj, vi devas por si diferencigi reklambildojn (afiŝojn) kaj reklamajn anoncojn, kie tekstoj estas apartaj informaĵoj, kaj kie ne teksto helpas al bildo sed bildo al teksto.

   Vidreklamo diferencas po diversaj specoj, el kiuj la plej gravaj estas:

1. agresa aǔ malmola reklamo

2. asertanta reklamo

3. konvinkanta reklamo (reklamo havanta persvadajn argumentojn)

4. informanta reklamo

5. memoriganta reklamo

6. kaŝita aǔ kamuflita reklamo

Ofte oni uzas la kelkajn specojn kune en unu reklamaĵo.

  Por ĝuste trafi reklaman celon necesas ĝuste elekti la specojn, aspektrimedojn kaj multajn aliajn gravajn aferojn, alie oni riskas fari neefektivan reklamaĵon. Tiaj situacioj kun la nesufiĉa efektiveco ne estas maloftaj ĉar por ĉiu konkreta reklamata temo aǔtoro devas elpensi kaj krei apartan artaĵon. Alivorte, ĉio dependas de aǔtora sperto kaj talento. Ofte okazas tia situacio, kiam

mendanto, opiniante mem pri si bonkomprenanto pri la afero, trudas propran ideon al aǔtoro, kiu

por ne perdi mendon faras la nesufiĉkvaliton.

  

 

       Epoko de reklamo.

 

  Nun ni vivas dum epoko ne nur de la teknika progreso, sed ankaǔ dum epoko de la reklamaj informaĵoj. Ili konstante atakas nin, kaptante nian atenton, por penetri en nian la suban konscion. Diversaj reklamaĵoj konkuras inter si pro ilia tro multa kvanto, pro tio oni elpensas, kreas la novajn kaj pli la novajn reklamrimedojn. Nun ne ĉiuj kaj ne ĉiam povas kompreni kie nia konscio estis atakita kaj kie ne. Nuntempaj homoj vivas en oceano de diversaj reklaminformaĵoj kaj dronas en ĝi. Bedaǔrinde, ni devas konstati, ke krom ĉio, jam nemultaj el homaro plu povas adekvate percepti bonajn, utilajn informaĵojn sen iu ajn la ekstera speciala konvinka “helpo”.

Tia “helpo” por homoj ne ĉiam estas utila, sed per la specialaj reklamaj rimedoj oni sen problemoj facile atingas siajn celojn – sukcese informfriponas. Je diversaj gradoj, ni ĉiuj estas viktimoj de la nuntempa reklama industrio. La multoj pro tio ne estas malfeliĉaj ĉar eĉ ne suspektas kiel la industrio agadas, kiaj la reklamaj kaptantaj retoj ekzistas.

    Pro tia nuntempa reklama situacio, ni ne povas propagandi Esperanton al tutmonda homaro same efektive, kiel je komenco de dudeka jarcento, ja homaj atentoj nun estas tre okupitaj pri

diversaj aferoj: televidprogramoj, filmoj, sportaj ludoj, diversaj distraĵoj. Antaǔ

cent jaroj la situacio estis tute alia kaj Esperanto-movado estis pli rimarkebla. Bedaǔrinde, ni ankoraǔ provas disvastigi la internacian lingvon per malnovaj rimedoj, neserĉante la novajn.

 

 

 

 

Intera reklamo por Esperanto-movado.

 

    En la mondo ekzistas, tre efektive uzata en diversaj famaj kompanioj intera reklamo. Necesas rakonti al nesciantoj pri ĝi. Kio estas tio?

     La reklamo nomiĝas tiel, ĉar estas direktata ekskluzive al interaj aferoj. Ĝia grava celo estas edukado en kompanianoj fidelecon kaj fierecon al kompanio. La samon eble diri pri ne nur kompanioj, sed ankaǔ pri diversaj organizaĵoj. Ekzemple, por reĝaj ŝtatoj, ĉiam, diversaj solenaj palacaj ceremonioj ludis interan reklaman kaj edukan rolon. Ankaǔ, necesas atentigi vin, ke por

nia movado, ju pli multe estus fidelaj esperantistoj des pli forta ĝi estus. Intera reklamo, alivorte intera edukado, ludas pli gravan rolon ol la aliaj. Ne estas sekreto al ĉiuj spertuloj, ke pli granda kvanto de komencantoj finfine ne estiĝas esperantistoj. Ankaǔ, amaso da esperantistoj estiĝas

eksanoj de esperanto-kluboj, esperanto-asocioj. Se nia intera keklamo estus organizita je deca

formo, nia samideana kvanto nun estus kelke pli oble multa.

     Do, ni revas pri efektiva Esperanto-propagando inter tuta homaro sed tute ne provas organizi

iun ajn tre necesan interan edukadon.      

 

 

 

 

       Bezonata reklamo por Esperanto-movado.

 

 

    Ĉiu esperantisto per sia propra sperto scias kiel malfacile allogi parencojn, amikojn, konatulojn, kolegojn al la lingva lernado. Eĉ kiam ili konsentas, ke la lingvo estas bonega, necesa por la mondo, ili nur kapjesas kaj nur pli malmulte ol unu procento ekardas. Tio signifas, ke nia vorta reklamo kun esperanto-eldonaĵoj, kiujn ni montras, tre mankas. Se eblus ie akiri, oni nepre akirus por sia propra hejmo la reklamajn afiŝojn, esperanto-kalendarojn, esperanto flageton. Per ili oni povus sen iu ajn trudo montri al sia ĉirkaǔo la seriozecon, la gravecon, la utilecon de la movado.

    Estas unu tre grava momento. La afiŝoj devus esti nur en lingvo esperanto sed ne en la nacia lingvo, por neniu komprenu, ke tio estas reklamo por ili. Pli facile reklamkapti homojn, kiam ili ne sentas la reklaman trudon. Mi ne vidas iun alian rimedon konkuri kun la reklama oceano, pri kiu mi menciis supre, eĉ en mia propra hejmo.

    Imagu tian situacion: al mi venis amiko por iu afero kaj ekvidis ĉe muro agrablan, allogan esperanto-afiŝon. Kompreneble, li demandus min pri la lingvo aǔ mi mem demandus lin pri la afiŝa aspekto. Mi tute ne devus mem serĉi motivon propagandi la movadon. Tia reklama rimedo

rilatus al kaŝita (komuflita) reklamo. La kaŝita ĉiam agas pli forte, ĉar oni ne suspektas, ke ĝi

celas rekte al spektantoj kaj pro tio oni pli konfidas al ĝi.

    Ĉiuj esperanto-kluboj, societoj, asocioj bezonas la vidreklamaĵojn. Tre necesas por lekcioj pri lingvo esperanto ne nur montradi kovrilojn de esperanto-eldonaĵoj, sed montri ankaǔ specialajn vidreklamaĵojn, ĉar kiam homoj vidas presitajn afiŝojn je dimensio 60x82 sm, skeptikeco malfortas kaj la estimo kreskas, en kapojn penetras sento de la movada graveco kaj seriozeco. Estas tia nia homa psikologio pli konfidi al okuloj ol al vortoj. Estas proverbo: “Pli bone unu foje ekvidi ol cent foje ekaǔdi.”

 

 

 

                 Fine.

 

    Memorante pri ĉiuj malfacilaĵoj de nia movado, precipe memorante pri manko de iu ajn

ekstera helpo, ankaǔ neforgesante, ke finfine nia lingva ideo devos nepre venki, laǔ mia

propra opinio la sinceraj samideanoj devas:

1. ĉesi revi pri la multkostaj propagandaj rimedoj, kiuj sen necesa rezulto dronus inter

    oceano de informaĵoj kaj reklamaĵoj;

2. kostante ŝerĉi novajn neordinarajn propagandajn rimedojn;

3. antaǔ ĉio, impeti ne perdi kvanton da novaj esperantistoj per intera reklamo, ol serĉi la

    novajn adeptojn el la tuta homara amaso.

       

 

 

                                                                 Pentristo-grafikisto, reklamisto

                                                                 Sergej Krajuĥin             

     

 

 

profile
favorvento
Name: favorvento
calendar
Back July 2007
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031
page summary
tags

    Advertisement

    Customize